Finredaktita la junia numero 2019 de LF

HeKo 708 7-B, 8 maj 19

La redakcio de “Literatura Foiro” skajpe kunvenis hodiaŭ vespere por pritrakti la enhavon de la numero 299 (junio 2019), sub la gvido de la ĉefredaktoro, Perla Martinelli. La 64-paĝa numero estis finredaktita: ĝi estos riĉe diverseca kaj tre akurata, kiel kutime. Rimarkinda la partopreno de aŭtoroj el kvin kontinentoj. La itala kerno el kiu ĝermis la iniciato en 1970 jam delonge atingis mondan horizonton.

Kun intereso oni ekzamenis diversajn rimarkojn el la debato okazinta dum la lasta Internacia Junulara Festivalo, pri la revuo mem. Unu el la sugestoj kondukos al speciala eldono de la n-ro 300: ĝi ekzistos ankaŭ en PDF-formato, kun koloraj bildoj, kaj estos vaste dissendata tra la reto.

La redakcio ree kunvenos, ĉi-foje fizike, en Bolonjo post deko da tagoj, pro la jubileo de “La Patrolo”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.