Fiziko-geografia terminaro en esperanto

HeKo 498 5-A, 5 jan 11

La bulgara eldonejo “Amadeus” en Sofio (kiu dum la lastaj du jaroj eldonis la hajko-librojn de c-ino Ivaniĉka Maĝarova kaj s-ino Lilia Nikolova) jam proponas trian libron en esperanto, la fiziko-geografian terminaron, frukton de pli ol kvin-jara laboro de sia autoro, c-ano Hasan Jakub Hasan.

La verko klarigas kvincent terminojn; la libro ampleksas preskaŭ okdek paĝojn. Scienca redaktoro estas d-ro Endre Dudich, lingva redaktoro sen. Ljubomir Trifonchovski, provleganto s-ino Mariana Evlogieva.

La oficiala promociado okazos dum grava esperantista aranĝo kaj faka geografia konferenco, en la nova jaro 2012.

Pri la terminaro legu en la februara numero 255 de la revuo “Literatura Foiro”.


Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.