Forpasis civitano Augustin Mbomba Kuluba

HeKo 844 7-C, 30 aŭg 24

La Kapitulo kondolencas pro la subita morto de parlamentano, c-ano Augustin Mbomba Kuluba (1959[2001]-2024), delegito de la Uvira societo UEDU ĉe la Forumo de la Esperanta Civito kaj kandidato al la Senato por la Verda Listo dum la lastaj elektoj. Lia enterigo okazas hodiaŭ. Jen la atesto de sen. Honoré Sebuhoro: 

Kara Esperantiano Augustin Mbomba Kuluba  ne estis malsana hejme.   Li lasis sian telefonon en la domo de sia filo Roberto Kungwa por profiti  la kurenton.  Li revenis matene por vidi ĉu la telefono estas ĝuste ŝargita.  Poste li prenis sian telefonon, kaj lia filo fermis sian domon kaj iris fari sian mekanikan trejnadon.   Mbomba kaj lia fileto iris al la kampo por serĉi herbojn por siaj kaproj.   Kiam li tranĉis la herbon, Mbomba tuj falis teren kaj ekmoviĝis tien kaj tien kaj forte ŝvitis. La infano vokis la najbarojn  preni sian patron.  La najbaroj venis helpi lin kaj tuj iris al la hospitalo.  Survoje, Mbomba mortis neatendite.  La 30an de aŭgusto 2024 ĉirkaŭ la 11-a, okazis la enterigo de Mbomba laŭ la familia programo.  La najbaraj  esperantistoj de ĉi tiu regiono partoprenis en tiu ĉi entombigo.

C-ano Mbomba partoprenis diligente en Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj, kaj laste staĝis ĉi-jare en la Tanganika Esperanto-Domo. Li atingis LTSEC-diplomon kaj kunlaboris sporade kun “Heroldo de Esperanto”. Afrika Esperanto-Instituto kondolencas.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.