Hodiaŭ estus 93-jaraĝa c-ano David Buhlmann (1933[1953]-2025), kiu bedaŭrinde forpasis la 21an de novembro en Laŭzano: en sia longa fraŭla vivo li servis al Esperantio en pluraj oficoj, loke nacie transnacie; interalie kiel prezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj de Kultura Centro Esperantista, krome komitatano de LF-koop, dum rekorda kvanto da mandatoj.
Li kunorganizis SAT-kongresojn, aktoris en kelkaj filmoj de François Randin, vojaĝis al pluraj eŭropaj landoj; apartan ŝaton li havis al Pollando. En 1998 David Buhlmann subskribis la Pakton por la Esperanta Civito. Kleriĝema manlaboristo, li kultivis hobiojn kongrue al sia milda karaktero, interalie heraldikon.
Kooperativo de Literatura Foiro kaj Kultura Centro Esperantista sincere kondolencas.
Aldonu komenton