HeKo 700 9-B, 26 jan 19
Unu el niaj plej aŭtente eksperimentaj poetoj, Jarl Hammarberg, forpasis hodiaŭ en Gotenburgo. Laŭreato per “La Verko de la Jaro”, membro de la Esperanta PEN, Jarlo Martelmonto aktivis ankaŭ politike, estante dum du mandatoj senatano de la Esperanta Civito.
Lian vivon tiel resumis loka gazeto en Svedio:
“Li debutis en 1964 per “Bord, duka er” (Tabloj, por manĝ” pretiĝu) kaj li tuj famiĝis kiel konkretisma poeto. Li verkis tridekon da libroj, el kiuj kelkaj kune kun sia unua edzino Sonja Åkesson. Li ankaŭ verkis en esperanto kaj por teatro.”
“En 1965 li estis kondamnita al karcero pro ribelo. Li estis pacifisto kaj interalie respondecis pri afiŝo kun la teksto “Rifuzu mortigi — rifuzu soldatservi”. Li mortis 78-jara.”
Legu pli en Literatura Foiro
Kondolencas
- Giorgio Silfer, Konsulo de la Esperanta Civito
- Bertil Nilsson, norda legacio de la Esperanta Civito
- Anna Bartek, vicprezidanto de Fajszi Amika Rondo
- Perla Martinelli, prezidanto de Kultura Centro Esperantista
- Marie-France Conde Rey, prezidanto de LF-koop
- Walter Zelazny, prezidanto de Esperanta PEN-Centro
- la redakcio de “Literatura Foiro”
Aldonu komenton