Forpasis Llibert Puig (1933[1950]-2018)

HeKo 676 7-B, 13 apr 18

Llibert Puig estis la plej konata kaj persista esperantlingva katalunisto, kaj unu el la plej famaj aktivuloj en la kataluna Esperantio. La du dimensioj perfekte kongruis en lia personeco, kaj formiĝis samtempe dum lia adolesko.

Li edukis kvar denaskajn esperantistojn, el kiuj la plej aĝa aktivis en TEJO dum la 1980aj. La subita morto de la filino, eĉ ne 50-jara, estis grava frapo por s-ro Puig, kiu rapide maljuniĝis. La 7an de aprilo 2018 li forpasis en Sabadell, la urbo al kiu li ligis sian tutan vivon.

S-ro Puig rolis dum jardekoj kiel organiza animo de Kataluna Esperanto-Asocio, kiun li kunfondis tuj post la frankismo. Inter liaj laŭdindaj iniciatoj situas la resurekto de la Internaciaj Floraj Ludoj, kiuj bedaŭrinde pereis dum sekretariis Abel Montagut.

Kooperativo de Literatura Foiro (unuavice kooperantoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer) kondolencas al la tuta familio, kaj precipe al la vidvino, s-ino Carme, kiu estis por li ideala partnerino.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.