Forta ekspansio de la konsorcia aktiveco

HeKo 774 5-C, 22 okt 21

La komisiono pri bibliotekoj fariĝos konstanta kaj envolvos pliajn aktivulojn: tion decidis hodiaŭ la Kapitulo diskutinte la raporton de sen. Manuela Blanco pri la unua komisiona kunsido. Surbaze de alia raporto, la Civila Esperanta Servo transformiĝos al aŭtonoma establo, kun jura sidejo en afrika lando kie Servo Civila Internacia ne havas sekcion.

La Kapitulo ekzamenis informojn kaj raportojn pri la dua Monda Pac-Kongreso en Barcelono, pri la evoluo de Esplora Instituto de Esperantologio en Svislando, kaj pri aliaj projektoj. Aparte rimarkinda estas la vigleco de KCE kaj LF-koop en Svislando kaj de Esperanta Naturamikaro en Hispanio.

Pro Esperanto komunikis detalojn pri la investa strategio rilate al nemoveblaĵoj. La Civita “banko” administras domojn kaj kontorojn en Svislando, Hispanio, Burundio, Svedio, Belgio, Hungario. En la nova Esperantio la politika povo kontrolas la ekonomian, kaj ne ekzistas burokrata povo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.