Forta opozicio kontraŭ la proponoj Fernández

HeKo 897 7-C, 19 dec 25

La proponoj de sen. Rubeno Fernández celantaj reformon de la Senata reglamento bezonas du trionojn de la voĉoj en la Senato por trafi aprobon: plejmulto ne atingebla de la sola majoritato, sen la apogo ankaŭ de la Blanka opozicio; tial sen. Perla Martinelli kontraŭproponas la starigon de komisiono por eventuala modifo de tiu Reglamento, konsistanta el reprezentantoj de ambaŭ grupoj, en la adekvata proporcio de du kontraŭ unu, laŭ la artikoloj 29, 30, 31 de la nuna Reglamento, valida ekde novembro 2001.

En mia kontraŭpropono la sugestata konsisto de la komisiono (se ĝi estus aprobita de la Senato) tute ne estas rigida, kiel evidentas el la adverbo “prefere”. En triopa komisiono mi volonte kunlaborus kaj kun kolego Fernández por reprezenti la majoritaton, kaj kun la reprezentanto de la opozicio” precizigis sen. Martinelli.

Sen. Anna Bartek, Blanka grupestrino, tuj esprimis sian subtenon al la kontraŭpropono. Ŝia kolego Lucien Kagina el Bujumburo aldone komunikis: “Mi kontraŭas ĉiujn proponojn ŝanĝi la tekstojn abrupte, ĉar abrupta ŝanĝo ne konstruas, ĝi detruas. Kvankam mi ne havos la ŝancon partopreni en la parlamenta kunsido de la 29-a de decembro 2025, mi povos esprimi min klare”.

La kontraŭpropono Martinelli ne bezonas kvalifikitan plimulton por esti aprobita: sufiĉos la simpla plimulto. Procedure, la kontraŭpropono estas voĉdonenda kiel unua, kaj se ĝi estus aprobita la proponoj Fernández aŭtomate forfalus.

— Blanka grupo

Komentoj

c-ano Fernández

19a Dec 2025 Ven - 08h00

Senatano Kagina povos esprimi sin klare, sed ne povos voĉdoni ĉi-foje. Se mia propono pri sesioj aprobiĝos, li rajtos esprimi sin kaj voĉdoni virtuale aŭ per reprezentanto. Lia konservativemo do sabotas lin mem. Kion pensas la aliaj senatanoj? Ĝis nun nur Martinelli kaj Bartek sin esprimis en la senata diskutlisto. Tial la titolo de ĉi tiu artikolo estas partia kaj tendenca, kiel konvenas al opoziciestrino kiu persone malamikas al mi.

Alessio Giordano

19a Dec 2025 Ven - 09h57

Fakte ĝis nun neniu senatano motivis klaran kialon pro kiu la du reformproponoj ne estus oportunaj. Krom la kontraŭpropono starigi komisionon, kies pravigon sen. Martinelli donos dum la senata sesio, ne venis indiko pri krizaj punktoj en la propono mem. Mi mem faris atentigon pri unu punkto, kiun tuj sen. Ferndández alproprigis. Kaj eble same okazus se aliaj senatanoj anstataŭ apriore opozicii diskutus la temon dum la pasintaj semajnoj. Se opozicio vere ekzistas, ĝi estas multe pli brua ol substanca. Cetere, la proponoj de sen. Fernández havas plenan subtenon de la verda grupestro sen. Di Nucci, kaj de mi.

c-ano Giorgio Silfer

19a Dec 2025 Ven - 11h05

Sen. Perla Martinelli tute ne asertis ke la proponoj Fernández estas ne oportunaj. Ŝi nur konsideris ke ili neniam atingos la necesan plejmulton, kaj ĝuste por eviti fiaskon al la majoritato ŝi kontraŭproponis envolvi la opozicion. Se la kontraŭpropono ne estos aprobita, simple ankaŭ la proponoj Fernández estos malaprobitaj (kie la necesaj dek tri voĉoj?) kaj la tuta temo “reformo de la Senata reglamento” estos entombigita. Ĉi tiu reformo sukcesos nur se unuanima, kaj se proponita sen aroganteco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.