Fruktodona pavia sesio por la Parlamento

HeKo 899 1-C, 29 dec 25

Post preskaŭ kvin horoj da laboro, la Konsulino, sen. Lorena Bellotti, fermis la hodiaŭan parlamentan sesion en Pavio, organizitan de Centro di Interlinguistica, elĉerpinte riĉan kaj densan tagordon.

La supera ĉambro kunsidis dum la mateno, post la varma saluto de la skabeno pri internaciaj rilatoj de la pavia civito, s-ro Brendolise, laŭ delego de la urbestro. El la multaj decidoj: aliĝis du novaj paktintoj (Centro di Interlinguistica, el Tiĉino, kaj Esplora Instituto de Esperantologio, el Svedio); estis aprobitaj — kelkaj plibonigitaj per amendoj — la modifoj Comincini pri direktivo Mühlemann kaj nova reglamento pri lingvotestado, laŭ propono de LF; same, la direktivo Barikumutima pri aliĝoj al la Pakto (AEI + HdE), la rezolucio Deceuninck-Silfer pri datenprotektado (HdE), la rezolucio Piccinini pri la Oka de Marto (proponita de la nova forumanino de FEM, c-ino Piccinini). 

Same diligente laboris la Senato posttagmeze. Post la interesaj komunikoj de la kapitulanoj rilate al la respektiva aktiveco, estis aprobitaj (kun modifoj) la rezolucio pri cionismo (Kagina-Bartek), tiu pri la komentoj en HeKo (Martinelli) kaj la propono pri starigo de triopa komisiono por eventuala reformo de la Senata reglamento (Martinelli), kiu laboros dum la venontaj ses monatoj. 

La sesio, la unua en la prestiĝa universitata urbo en Lombardio, anstataŭis la planitan leĝodonan kunsidon en Buĵumburo, nuligitan pro la milita stato en la areo. Fotis oficiale la eventon s-ro Federico Perinetti, kies laboron oni povas vidi petante al informado@esperantio.net.

— Giacomo Comincini

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.