Gazzola inaŭguris la KCE-kolokvon

HeKo 450 1-B, 17 aug 10

Michele Gazzola, asistanto de prof. François Grin ĉe la Ĝeneva universitato, estis la unua preleganto dum la Kolokvo pri lingvopolitikoj, inaŭgurita hieraŭ en Ĉaŭdefono, ĉe la Esperanto-Domo de KCE.

En sia prelego li enkonduke prezentis la ekonomikon de la lingvoj, al kiu interalie grave kontribuis kelkaj esperantlingvaj sciencistoj, kiel Reinhard Selten, Jonathan Pool, Arne-Bengt Wickström.

La ĉeestantoj formulis plurajn interesajn demandojn, interalie pri la aplikeblo de lingva ekonomiko (bazita sur merkata modelo) en socio organizita laŭ planekonomio, kiu do principe ne kutimas je profitaj celoj. 

La dua parto de la sesio pritraktis lingvomerkatikon: c-ano Giorgio Silfer prezentis la Beltramini-teoremon pri la surmerkatigeblo de lingvoj, bazita sur la kvar ekzemploj de esperanto, latino, la angla kaj eŭska.

La publiko konsistas plejparte el Civitaj geparlamentanoj, por kiuj la kolokvo havas formadan karakteron, kaj tiel enkadriĝas en la serio de geopolitikaj konferencoj okazantaj preskaŭ ĉiujare en Ĉaŭdefono.

Hodiaŭ la kolokvo pritraktos la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj (1996) kaj la kvar lingvopolitikajn konceptojn en la nuna Esperantio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.