La unua kajero de la verkata Gramatiko de la Esperanta Lingvo enhavos kvin sekciojn: al Fonetiko kaj Fonologio, sub la responso de d-ro Alessio Giordano, aldoniĝas Ortografio, Ortoepio kaj Interpunkcio, sub la responso de d-ro Giorgio Silfer. La verkon eldonos Kooperativo de Literatura Foiro.
“La tri aldonitaj ĉapitroj pritraktas temojn ĝis nun grandparte neglektatajn, kaj tro ofte studatajn nur el preskriba vidpunkto” klarigas c-ano Silfer. Li faras ekzemplon pri ortografio, el diakrona, priskriba vidpunkto. “En la Unua Libro kaj ankaŭ poste la ĉapelo super J konservas la punkton; iam tiu punkto malaperas, kaj naskiĝas ortografie nova litero. Oni devus diri ke ĉapelo situas super C, G, H, S, sed situas sur J”.
Kial la neologismo Ortoepio, anstataŭ Prononcado aŭ Elparolo? “Neologismo ĝi ne estas, ĉar pravigita de la 15a Regulo: la vorto ekzistas en ĉiuj gravaj lingvoj de la Atlantiko ĝis la Uraloj. Esperanto estas ankoraŭ precipe skriba lingvo, malgraŭ oratoroj, radioelsendoj kaj teatrotradicio; tial la risko de preskribo estas forta, kaj en pluraj kazoj mi hezitus registri diakrone atestitan normon. Tamen en aliaj, kiel ĉe la elparolo okaze de hiato, la tereno estas malpli glitiga, kaj oni povas registri nuancojn kaj diferencojn: ekzemple, hiato en korelativa vorto sonas malpli longe ol en ordinara substantivo, kaj en la posesivoj ĝi preskaŭ malaperas”.
Ĉu ne sufiĉas la modelo de Zamenhof por ĝusta interpunkcio? “Ne. Zamenhof havis sian interpunkcion, esence inspiritan de la germana. Sed la lingvo evoluis: hodiaŭ oni rajtas aserti ke, se ĉiu vojo kondukas al Romo, ne ĉiu fojo kondukas al komo”.