Giorgio Di Nucci, interpretonto de Raymond Schwartz

HeKo 905 8-B, 2 apr 26

Hodiaŭ en la piemonta urbo Verĉelo c-anoj Giorgio Di Nucci kaj Giorgio Silfer komencis la preparon de la kabareta spektaklo “Omaĝe al Raymond Schwartz”, kiu premieros dum la 15a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono: antaŭ ol difini la kanvason, la artisto (kiu muzikos, kantos, skeĉos dum tuta horo) studis la personecon de la lorendevena verkisto, por plej kongrui kun la omaĝoto.

Al Schwartz mem estos dediĉita “vaka seĝo” dum KEF, tiel ke la publiko intimiĝu kun lia multfaceta kontribuo al la esperanta kulturo: landlima verkisto, amfibia kaj ambigua, kun praktike duobla personeco (kiun laŭis kaj komplicis la edzino, afero malofta en Esperantio), la tamen pariza humuristo ne estas plene komprenita ankoraŭ nun, cent jarojn post “Verkata Testamento”.

La unua palimpsesta varianto de la spektaklo estas grandparte preta: ĝi enhavos ankaŭ filmajn fragmentojn kaj eĉ la kantantan voĉon de Schwartz mem.

— La Abeletoj
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.