Giorgio Silfer prelegos en Londono

HeKo 308 4-A, 11 auxg 06

“La Infana Raso aperis antaŭ kvindek jaroj” estas la temo de la prelego de prof. Giorgio Silfer, akademia fakulo pri interlingvistiko kaj esperantologio, per kiu la Londona Esperanto-Klubo inaŭguros sian postferian programon, vendredon la 8an de septembro 2006, ekde 18h30, ĉe la kutima sidejo.

“La Infana Raso” estas la plej grava verko en nia originala poezio post la dua mondmilito — opinias c-ano Silfer — kaj ĝi restas la ĉefverko, kvankam pasis duona jarcento.

Dum la prelego eblos aŭskulti specimenojn, kun deklamado de William Auld mem, el kompakta disko preparata ĉe LF-koop.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.