Grava teatra agnosko por Dany Todorov

HeKo 320 8-A, 11 jan 07

La amaskomunikiloj en Bulgario ĵus anoncis ke c-ano Jordan Slavejkov (Dany Todorov) estas oficiale nomumita por kandidato al la Nacia Teatra Premio “Ikar”, asignata okaze de la Internacia Tago de la Teatro (27 marto), pro la surscenigo de la spektaklo “Oskaro kaj la Roza Damo” de Erich Emanuel Schmidt.

Se ĉi tio estas lia profesia debuto kiel reĝisoro, fakte Dany debutis kiel reĝisoro pli frue, per “La familio de Anto Speri” de Giorgio Silfer, premiere prezentita dum la SAT-kongreso en Ĉaŭdefono, 2003.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.