Gravaj eventoj en Esperantio dum la pandemio

HeKo 779 1-A, 29 dec 21

“La Ondo de Esperanto” fare de sia vicredaktoro Pawel Fischer-Kotowski intervjuis c-anon Giorgio Silfer, kadre de la tradicia jarfina ronda tablo. Jen lia respondo al la unua demando: 1. Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la pandemiaj jaroj 2020-2021, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?

Pozitivaj la eventoj kiuj povis okazi efektive, kaj ne nur per telematika surogato. Inter ili reliefis tiuj en propra ejo, kiel Greziljono en Francio kaj Kultura Centro Esperantista en Svislando. Por ĉi-lasta gravis ankaŭ du seminarioj komisiitaj (kaj financitaj) de Konsilio de Eŭropo, pri lingvotestado por enmigrintoj, kaj la ekfunkciado de la partnera Afrika Esperanto-Instituto. Fakte 2020-21 estis tre pozitiva jaro por KCE, kiu interalie eldonadas la gazeton “Heroldo de Esperanto”.

Sed ankaŭ por aliaj establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito tiu jarduo estis tre pozitiva: sufiĉas mencii la ekspansion de la revuo “Literatura Foiro” kaj de la librofako de LF-koop.

La pandemia epoko hazarde koicidis kun la delonge atendata malkonstruo de la Centra Oficejo en Roterdamo, kaj la fino de la hegemonio de la UEA-burokrataro en Esperantio. Por la bulleristoj tio estis la plej negativa evento, kvazaŭ sinonimo de bankroto. Por la raŭmistoj, temis pri evento profetita jam de pli ol du jardekoj. Certe du (eble eĉ tri) jaroj sen realaj kongresoj ne estas pozitivaj por la esperanta popolo, kiu kutimis je tiaj paŭzoj nur dum la du mondmilitoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.