Gravaj tekstoj en la novembra Heroldo (2360)

HeKo 851 3-B, 16 nov 24

La akurate aperinta novembra numero de “Heroldo de Esperanto” (2360) deciĉas la interajn paĝojn al la tre interesaj prelegoj dum la sukcesa simpozio “Horizontoj de la nuna Esperantio”. En la unua paĝo legindas la ĉefartikolo de c-ano Giorgio Silfer, kiu ekas per la demando: por kiu prezidonto voĉdonis la esperantlingva komunumo en Usono?”

En la sama paĝo situas frunte la raporto pri alia sukcesa aranĝo, NaturAmika KulturSemajno en Esperanto kaj ŝultre artikoloj pri la kultura heredaĵo de István Szerdahelyi. La gazeto informas ankaŭ pri multaj iniciatoj kadre de la Civita konsorcio, kaj specife pri la reprezento de nia lingvo fare de la KCE-delegacio en la konferenco de la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, ĵus okazinta en Istanbulo.

HdE estas monata informa periodaĵo de Kultura Centro Esperantista, kiu posedas kaj administras ĝin. Abonebla tra kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.