Tre bedaŭrinde estas definitive perditaj la disertaĵoj de la student(in)oj de István Szerdahelyi; pri la perdo responsas s-ro László Szilvási, kiu transprenis ilin de universitato ELTE (laŭ kiu rajto?) kaj stakis ilin en kelo kiun li ne rajtis uzi, ĉar en domo kie li ne plu luis lokalojn, kaj kompreneble la kortisto malplenige forĵetis ĉion.
Fajszi Amika Rondo protestas pro tiu grava malprudento fare de “persona non grata” ĉe la Esperanta Civito pro antiraŭmismaj artikoloj, aldone en multjara konflikto kontraŭ Hungaria Esperanto-Asocio. La tuta dokumentaro povintus facile saviĝi ĉe la orienta legacio de la Civito, se tiu persono ne akaparus ĝin al si kun la alta risko de pereigo.
Simila katastrofo ŝvebas en Ĉaŭdefono, kie Kultura Centro Esperantista skribis al la direktoro de la urba biblioteko kaj al la prezidanto de la CDELI-Amikaro jam antaŭ du jaroj, proponante sin por akcepti duoblaĵojn kaj trioblaĵojn de esperanto-libroj forĵetotajn el CDELI, sed ĝis nun ne ricevis respondon.
La malnova Esperantio preferas morti ol peti/akcepti helpon de la nova… Tiel pereos gravaj arkivaĵoj; sed ni konas la nomojn de la responsaj, takseblaj kiel kulturaj krimuloj.
(far)