Greziljono urĝe bezonas investojn

HeKo 921 4-A, 2 okt 26

En 2025 la renovigo de ĉiuj tegmentoj de nia Esperanto-bieno estis finita; sub nova tegmento, ni nun renovigu la internon de la kastelo kaj de la kromdomoj. La saman jaron, ni mendis gravan studon por la estonteco de la Kulturdomo celante pli da enspezoj kiuj permesos profesiigon de la administrado de eventoj kaj luadoj.

Antaŭ ne longe, la Kulturdomo jam povis pagi urĝan laboron en la litĉambro 34 (maldekstra kromdomo) kies planko estis en tre malbona stato. Ĝi fariĝos nova litĉambro alirebla per rulseĝo, kun banĉambro.

La Kulturdomo nun planas konstruon de ŝtuparo inter la unua kaj la dua etaĝo, kaj samtempe novan enirpordon kongruaj kun normoj de sekureco. Pro tiuj elspezoj, la propraj financoj de la Kulturdomo ne sufiĉos. La komitato de la Kulturdomo sendas alvokon al investo.


 

— Berto Schumann
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.