Gronlando sendependa ene de Eŭropa Unio

HeKo 900 2-E, 9 jan 25

En 1985 la tiama Eŭropa Komunumo perdis duonon de sia surfaco, ĉar per referendumo la gronlandanoj decidis eliri, danke al klaŭzoj de aŭtonomio interna al Danlando; nun venis la momento transformi tiun aŭtonomion al sendependeco kaj samtempe plene membriĝi en Eŭropa Unio.

Tio estus la plej trafa respondo al la avideco de Usono, specife de ĝia nuna prezidento, kiu anstataŭ referenci al Abraham Lincoln vidas sian modelon en la lasta prezidento kiu vastigis la regnon precipe aĉetante teritoriojn. Kvankam trafa, tamen ne facile realigebla, kaj certe ne aktuala ĝis la apero de Donald Trump kun sia ekspansiemo.

Pli ol politike, la sendependiĝo estus ekonomie malfacila, ĉar la bilanco en Bonespero dependas preskaŭ trione de la subvencioj el Kopenhago. EU devus anstataŭi Danlandon en la subvenciado al nova membroŝtato, kies populacio estas tiel (mal)feliĉa, ke ĝi rekordas kiel la unua en la mondo laŭ sinmortigoj (la okoblo de la homara averaĝo) kaj inter la unuaj laŭ abortigoj. Aliflanke la insulego havus en sia ventro enorman ercan riĉecon: ĝi ne estas nur skatolego da glacio, se parafrazi difinon pri Libio (“skatolego da sablo”) antaŭ ol oni malkovris tie petrolon (do post la ĉeso de la itala kolonio).

Kiel ĉiam, la plejmulto dependas de la homoj kaj ilia kuraĝo aŭ sagaco. En la nuna pokero la deliroj de la plej dika ludanto verŝajne egalas nur al blufo. Metu la ĵetonojn kaj vidu.

— c-ano Giorgio Silfer

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.