Unue, la Verdana konferenco estas kunsido por diskuti teknikaĵojn, reformojn de regularoj, decidi ĉu ni kiel verdanoj volas stariĝi kiel sendependa strukturo, kaj debati inter ni pri praktikaj strategioj rilataj al la aplikado de la ideoj kaj temoj, kiuj jam estas en la programo, kiun la civitanaro voĉdonis. Se ni eĉ ne kapablas fokusiĝi pri tiuj, ni certe ne bezonas pliajn teoriajn diskutojn, kiuj nur riskas saturi niajn jam limigitajn kapablojn.
Due, la Verdana konferenco estas malfermita al ĉiuj kiuj intencas partopreni en la aktivaĵoj de la eventuala Verda Kolektivo: tamen ekzistas risko, ke neniu Kolektivo estos fondita, se la reformpropono ne estos aprobita (aŭ ne en la proponita formo). En tiu kazo la konferenco fariĝos simple kunsido de la nuntempa Verda Listo, do nur la elektitaj gesenatanoj rajtos resti, fizike aŭ virtuale, por la cetero de la tagordo, kun escepto de homoj invititaj de la asembleo mem.
Trie, la Verdana konferenco okazos en hibrida formo, aŭ almenaŭ tion ni klopodu. Kompreneble, blankaj gesenatanoj ne rajtas partopreni.
Aldonu komenton