Heroldi kongresan sezonon

HeKo 363 4-B, 30 jul 08

Pli skandinava ol kutime estas la unua paĝo de “Heroldo de Esperanto”, ĉar Svedio grave situis en la eventoj de la tri semajnoj 22 junio — 11 julio 2008: la ĉeesto de nia literaturo en la tradukarta kongreso WALTIC en Stokholmo kaj la krizo de ILEI (kun sveda kasisto) estas je la du ekstremoj, pozitive kaj negative.

Nia lingvo en baldaŭa filmo de fratoj Cohen. Fine UK trovis (mez)altan protektanton. Fiaskis la kampanjo kontraŭ Francisco Franco UK-protektanto. Nobel-laŭreato Selten celas la EU-parlamenton. Eduka esploro en Afriko. Esperantistoj suspektataj en Japanio: daŭre kiel akvomelonoj?

Meditaĵo de Leen Deij. Recenzo de Dieter Rooke. “Kastelo de Prelongo” felietonas. Kroatinoj jubileas (kaj veas). Ree krucvortaj enigmoj! Mortis Lee Chong-Yeong. En ALTE oficiala retpaĝo de KCE, kiu organizis la unuan ekzamenan sesion en Svedio.

La numero 2124 (9:2009) de “Heroldo de Esperanto” atingis la abonantojn antaŭ deko da tagoj. La kunredaktoroj, c-ino Aneto Muhlemann kaj sen. Dieter Rooke, kaj la ceteraj kunlaborantoj, invitas ankaŭ vin aboni ĉe unu el la multaj perantoj. Eblas ankaŭ tra nia redakcio. Posedas, eldonas kaj administras: Kooperativo de Literatura Foiro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.