La aŭgusta numero (2311) de “Heroldo de Esperanto” tuŝas plej diversajn temojn, kiel atestas la unua paĝo mem: la nova konjunkturo kiu favoras kulturcentrojn kompare al grandaj kongresoj; politika takso pri la nuna pandemio; la neforgesinda sorto de la angla lingvo en Eŭropa Unio ekde Novjartago 2021; la efektiva sukceso de la virtualo; la financa situacio de UEA/TEJO; la evoluo de la naturamika movado.
La dua paĝo raportas pri la sukcesa somero en KCE kaj pri ties estonta programo, apud interesa artikolo de Christer Loernemark pri la kulturpolitika evoluo post Raŭmo.
Multaj raportoj kaj raportetoj en la tria paĝo pri Esperantio, inkluzive la afrikan.
La kvaran paĝon okupas “Tutmondaj Voĉoj”, kun intervjuo pri rohinĝoj kaj eseo pri la kartvela alfabeto. Interesa elzeviro de Giorgio Silfer parolas pri apenaŭ konata scienca unikaĵo en la lando de kartveloj.
“Heroldo” estas la monata informa gazeto de Kultura Centro Esperantista. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.
Aldonu komenton