Heroldo de Esperanto n-ro 2128

HeKo 371 4-B, 15 okt 08

Regule aperis la numero 2128 de “Heroldo de Esperanto”, 13a en la jaro, raportanta pri la eventoj en la dua duono de septembro kaj komence de oktobro. La unua paĝo dediĉas atenton al lingvoj, pro la Eŭropa Tago de la Lingvoj kaj diversaj artikoloj pri lingvaj rajtoj; sed la frunta artikolo estas intervjuo en Parizo al Kreŝo Barkoviĉ, ĝenerala sekretario de Sennacieca Asocio Tutmonda kaj ĝia lasta dungito (li ĉesos ofice kaj profesie 28 februaro 2009).

En la ceteraj paĝoj: Pollando festas kulture ĉe UAM kaj ARKONES. Radio Vatikana atingas la 4000an elsendon. Ĉeĥio inaŭguras sian esperanto-muzeon. Policistoj kongresas sub esperanto-slogano. Ĉinoj ankaŭ, sen polico. Kio post la monda financa krizo? Dum “Oktobras” indas “Viŝi la okulojn” kun Leen Deij. Kaj esplori nian historion kun Jean Amouroŭ. UEA admone minacas la togolandan esperantistaron, kvankam de Togolando mem venas interesa artikolo pri la sukcesoj en Afriko.

La plej ofte aperantan gazeton en esperanto posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.