La populara informa gazeto Heroldo de Esperanto ĉeestos per propraj korespondantoj gravajn eventojn de la kongresa sezono.
Pri kristanaj kongresoj la korespondanto estas c-ino Anna Lászay. Pri la Parlamenta sesio kaj aliaj aranĝoj en Chaudefono raportos c-ano Giorgio Silfer. En la Universala Kongreso la korespondantoj de HdE estos gec-anoj Marie-France Conde Rey kaj Dieter Rooke. En la SAT-Kongreso: Francisko Degoul kaj Dieter Rooke.
La redakcio serĉas korespondanton por la Internacia Junulara Kongreso.
La numeroj dediĉitaj al la kongresa sezono estos la 10a kaj la 11a de la jaro: ili atingos la publikon samkoverte fine de aŭgusto.
HdE estas la sola gazeto kiu, laŭeble, informas pri ĉiuj esperanto-kongresoj, el kronika, ne asocipropaganda vidpunkto.
Heroldo de Esperanto raportos pri kongresoj
HeKo 305 6-B, 9 jul 06