Heroldo ekspansias per "Gepatra Bulteno"

HeKo 773 4-B, 8 okt 21

Unuafoje post multaj jaroj la gazeto “Heroldo de Esperanto” en tradicia formato enhave kreskis je 50%. La ekspansion kaŭzis la nova suplemento “Gepatra Bulteno”, dediĉita al la esperanto-familioj. Tiuj du grandformataj paĝoj pri denaskismo estas aparte riceveblaj, kvankam ili situas ene de la numero 2325 (oktobro 2021), jam ekspedita.

Tutan paĝon HdE dediĉas al la plej interesaj artikoloj esperantigitaj en “Tutmondaj Voĉoj”, danke al la kunlaboro de c-ano Herman Dekeŭnink kaj c-ino Anna Bartek. Aliaj gravaj rubrikoj estas la novaĵoj el la paktintaj establoj kaj la rubriko “Beletro kaj Socio”, ĉi-foje dediĉita al debato okaze de la centjariĝo de PEN Internacia.

Kompreneble interna paĝo raportas pri la aktiveco de Kultura Centro Esperantista, sed ankaŭ pri alies gravaj projektoj, kiel la planataj NaturAmika KulturSemajno en Katalunio kaj didaktika seminario en Burundio. Negative impresas plia ekzamena korupto en Hungario kaj la sinkanta “admirala ŝipo” en Roterdamo.

La unua paĝo objektive analizas la situacion de la Universala, kun la originalaj decidoj de ties Komitato. Historiografie kontribuis c-ano Giorgio Silfer, per “Rekviemo pri la Centraj Oficejoj (1905-1921)”. HdE sekvas kun senemocia atento la krizon de UEA, espereble atingonta sian epilogon.

La monata gazeto estas la informilo de KCE: eblas aboni ĝin per libera donaco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.