Heroldo Komunikas en Telegramo

HeKo 863 4-C, 4 feb 25

En la hodiaŭa epoko karakterizita de rapidaj komunikebloj kaj ciferecaj enhavoj, resti informita pri la plej gravaj novaĵoj el Esperantio fariĝas pli kaj pli simpla. La redakcia stabo de Heroldo Komunikas proponas novan, efikan manieron ricevi sciigojn pri la novaj HeKoj: aliĝu al nia ĵus inaŭgurita Telegram-kanalo.

Tiu iniciato respondas al la kreskanta bezono de pli tuja kaj efika informado. Anstataŭ viziti mem la retejon, la legantoj nun povas ricevi aŭtomatajn sciigojn rekte en Telegram, kiam nova artikolo aperas. Tio signifas ke neniun gravan informon perdos la membroj, kaj ke la leganto havos rektan aliron al la plej freŝaj novaĵoj per nur unu klako. 

Tiel, Heroldo Komunikas faras plian paŝon al la estonteco de cifereca informado en Esperantio. Aliĝi estas simple, senpage, kaj garantias ke la membroj restu ĝisdataj kun la aktualaĵoj pri la esperanta popolo. Ne maltrafu la ŝancon pli rekte informiĝi pri la evoluoj de la Civitaj instancoj, de la establoj kaj de nia popolo.

Alklaku la ligilon por aliĝi al nia kanalo. Ni atendas vin! t.me/+mzjpXuKDyrFlMGVk

(gC)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.