"Historio de la esperanta literaturo" elĉerpita

HeKo 647 6-B, 9 jun 17

Ankaŭ la dua represo de “Historio de la esperanta literaturo” estas elĉerpita ĉe la eldoninto, Kooperativo de Literatura Foiro. La elĉerpiĝo koincidas kun la livero de la libro al la presejo, por la tria represo, kiu estos plenumita venontmonate, ĝuste cent tridek jarojn post la eldono de la Unua Libro, en Varsovio 1887.

Intertempe eblas ankoraŭ mendi, aŭ eventuale aĉeti, el la malgrandaj stokoj en la plej bonaj libroservoj: ekzemple tiu de Kultura Centro Esperantista en Svislando. Sed tio povas oportuni nur dum kvin semajnoj ekde hodiaŭ.

La oficiala prezento de la tria represo de HEL okazos dum Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, la 21an de julio, ĉe la “literatura brunĉo”. Ĉeestos unu el la aŭtoroj kaj la Administra Komitato de LF-koop.

Kiu jam posedas la libron, aprezas ĝin kaj havas la eblecon, tiu povas donaci ĝin al malriĉa esperantologo en ne riĉa lando.

(HeKo 647 6-B, 9 jun 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.