"Historio de la esperanta literaturo": progresas la dua eldono

HeKo 878 4-B, 29 jun 25

Malrapide sed regule daŭras la produktado de la dua eldono de “Historio de la esperanta literaturo”, kiu atingis la 15an ĉapitron, nome kvaronon de la libro; c-anoj Giorgio Silfer redaktas kaj Alessio Giordano enpaĝigas (kaj Carlo Minnaja atente provlegas), kun rezulto enhave apenaŭ modifita sed grafike revoluciita, ankaŭ pro la enmeto de raraj bildoj.

La nova eldono ne plu havos la antologian apendicon, kies poezian parton ensorbas la ĉapitraro mem, per oportunaj marĝenaloj, al kiuj transiras ankaŭ la poeziaj fragmentoj nun lokitaj en la ĝenerala teksto. Tia estas la sorto ankaŭ por la multaj mallongaj “referencoj” (komentarioj, en la dua eldono), dum la longaj komentarioj (al kiuj aldoniĝas novaj) restas en apendico. Al la komentarioj ŝoviĝas partoj de la ĝenerala teksto kun pli socihistoria ol literaturkritika valoro (ekzemple pri la evoluo de la esperanto-movadoj, precipe la laborista kaj la “neŭtrala”).

La sesa periodo (1993-2022), kiu ĝis 2015 estis responso ekskluziva de Minnaja, en la dua eldono estos plejparte responso de Silfer. Okazos rimarkindaj literaturkritikaj novaĵoj (ekz. nur kvar iberianoj plus unu akolito estos traktataj en la koncerna ĉapitro, dum Manuel de Seabra, Abel Montagut kaj aliaj tri en plia aparta ĉapitro, evitante konfuzon pri la limoj de la “ibera skolo”) kaj aldoniĝos du ĝeneralaj ĉapitroj pri muziko kaj kino en esperanto, kiuj fakte ampleksos kaj la kvinan kaj la sesan periodojn. 

Kvankam la tento forigi kelkajn aŭtorojn estas forta (precipe en prozo), tamen almenaŭ poezio akceptos iujn neglektitajn de la unua eldono, kiel Reino Eriksson kaj Gabriel Mora i Arana. 

(lf-koop)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.