Hodiaŭ la Kapitulo kunsidos kun longeta tagordo

HeKo 876 1-C, 4 jun 25

Hodiaŭ kunsidas en Malago, kun telematikaj partoprenoj, la Kapitulo de la Esperanta Civito, sub la prezido la Konsulino, sen. Lorena Bellotti: en la tagordo plej abundas la internaj temoj, kiel nemoveblaĵoj, arkivoj kaj informadiko.

C-ano Giorgio Silfer, vickonsulo pri financoj, klarigos kial la orienta legacio malluas la nunan sidejon kaj serĉas novan, daŭre en Budapeŝto; li senvualigos la planon de la Civita “banko” por savi Esperanto Gården, bedaŭrinde sen respondo de la tiea estraro, interpretebla kiel rezigno, kio kondukis do rekte al la bankroto; li esprimos zorgon pro la sorto de alia projekto en norda Eŭropo, de kie fondumo Pro Esperanto retiriĝis.

Sen. Manuela Blanco, vickonsulo pri internaj aferoj, raportos pri la strukturo de la norda legacio kaj la preparoj por la inaŭguro de la afrika, jarfine.

Sen. Rubeno Fernández, vickonsulo pri sekureco, liveris tutan faskon da temoj: starigo de komunaj kalendaro kaj adresaro, reviziado de retadresoj, arĥivado de retpoŝto, traduko de Deklaracio pri Arkivoj, situacio de aǔtomataj pagoj.

Diskuto pri eventuala regularo, ĵus ekinta, montras kiel la Kapitulo jurfilozofie malsimilas de kutima estraro de ajna esperanto-movado.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.