Honora civitaneco ekde nun eblas

HeKo 769 2-C, 14 aŭg 21

La Senato de la Esperanta Civito, reale kunsidanta en Loklo, 9 aŭgusto 2021, aprobis unuanime la enkondukon de la honora civitaneco, per la amenda aldono de du artikoloj al la leĝo pri la familia juro, valida jam de julio 2008. Temas pri du tipoj de honora civitaneco: al vivanta esperantano kaj al mortinta esperantisto.

La nova artikolo 17 (“Honoro al vivanto”) de Lex Valeria tekstas: “1. La Konsulo rajtas proponi, kaj la Senato aprobas, la honoran civitanecon al vivanta neesperantisto kiu grave utilis al la esperanta popolo. / 2. La honora civitaneco ne implicas la atribuon de la rajtoj kaj devoj de esperanta civitano.”

La nova artikolo 18 (“Posteuma civitaneco”) tekstas: “1. La Konsulo rajtas proponi, kaj la Senato aprobas, la honoran civitanecon al forpasinta esperantisto kies aktiveco simbole plej kongruas kun la konstituciaj celoj de la Esperanta Civito. / 2. La posteuma civitaneco estas definitiva nur se konsentas la vivantoj en la sama grado de parenceco preskribita en la art. 1 de ĉi tiu leĝo.” Ĉi-lasta paragrafo signifas ke la eventuala honoroto ne forpasis antaŭ longa tempo, ĉar la parenca civitaniĝo eblas nur por edz(in)o kaj (ge)filo(j).

Kial neniu vivanta esperantisto povus ricevi la honoran civitanecon? Ĉar li rajtas mem peti la esperantan civitanecon, senpage; kiu ne mem petas, tiu ne deziras, kaj konsekvence ne meritas.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.