Honore al Anna Politkovskaja

HeKo 312 1-A, 9 okt 06

Honore al nia kolegino Anna Politkovskaja ni publikigas la unuajn versojn de “Unu frazo pri la tiraneco”, kies esperanto-tradukon Giorgio Silfer dediĉas al ŝia memoro. La tuta poemo de Gyula Ilyés, verkita en 1950 sed aperinta nur en 1956, estos legebla en la oktobra numero de “Literatura Foiro”.

Unu frazo pri la tiraneco

Kie tiraneco,tie tiraneco:ne nur ĉe la bastono,ne nur en la prizono,ne nur ĉe pridemanda vokto,ne nur kore de l” noktoen gardokria vorto;tie tiraneco,ne nur la fumobskuraflirt” en l” akuzagreso,en la konfeso,mallibero Mors-mura,ne nur la juĝe turpafrida verdikto: kulpa!tie tiranecone nur de l” soldatarokrakpafa atentostaro,je fajr”, je tamburado,kia de l” kadavroenkava tiro,ne nur sekreteekfaŭka pordosenknara,en flustra novaĵdirola buŝon antaŭfalaen silentofingro,tie tiraneco[…]

tradukis Giorgio Silfer

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.