Honore al William Auld

HeKo 367 8-C, 11 sep 08

Antaŭ precize du jaroj mortis William Auld, la unua esperanto-verkisto kiu kandidatis al la literatura Nobel-premio, la aŭtoro de la ĝis nun plej grava poezia verko post la dua mondmilito, “La infana raso”.

Bonŝance, danke al LF-koop kiu realigis la du kompaktajn diskojn kun lia deklamado, hodiaŭ lia voĉo estos aŭskultebla fare de tiuj kiuj volas rememori lin. Kiuj ne posedas ankoraŭ tiun malgrandan trezoron, tiuj almenaŭ povas legi unu el la recenzoj aperintaj en la gazetaro. Indas mencii ke ĉi-jare la Esperantologia Fakultato de KCE dediĉis al la verko tutan monografian kurson, sub la eminenta gvido de sen. d-ino Perla Martinelli.

La Konsulo de la Esperanta Civito deklaris hodiaŭ, ke al William Auld estos asignita la dua urno en la Esperanta Panteono, post tiu por Gaston Waringhien. Auld prezidis dum tri jaroj la Esperantan PEN, kaj akiris la esperantan civitanecon por si kaj la edzino, Meta.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.