Horváth pri von Kleist en Budapeŝto

HeKo 673 8-B, 10 mar 18

Valora tradukinto, József Horváth gastos ĉe la 45a literatura kafejo en Budapeŝto, organizata de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro. La sidejo estas la orienta legacio de la Esperanta Civito, avenuo Thököly 58-60, en la 14a distrikto. La dato estas, kiel kutime, en la tria ĵaŭdo de la monato, do la 22a de marto, je 18h15.

S-ro Horváth parolos pri la germana klasikaĵo “Miĥaelo Kohlhaas” de Heinrich von Kleist, samtempulo de Goethe kaj Schiller. “La kernon de la etromano oni povus vortigi jene: Se ekscesa, virto iĝas danĝera” diras la tradukinto.

Bonvenigos c-ino Judit Felszefhy, legacia asistanto.

La gasto de la aprila literatura kafejo estos alia Jozefo: s-ro Pleadin el Kroatio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.