Humuro en Razgrado: Raymond Schwartz

HeKo 386 7-B, 6 apr 09

La esperantistoj en Razgrado (Bulgario) festis la 1an de aprilo (en la Internacia Tago de la Humuro) per vespero dediĉita al la 120a naskiĝa datreveno de Raymond Schwartz.

En la salono de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, en ĉeesto de ĉirkaŭ kvardek samlingvanoj, sen. Ivanichka Magharova prezentis lian vivon kaj verkadon kaj legis partojn el lia “Verdkata testamento”. La kantgrupo Sopiro” (funkcianta ĉe la esperantista kulturdomo) plenumis esperantajn kantojn kaj anekdotojn en la verda lingvo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.