Salono plena de interesaj kaj interesataj geaŭskultantoj ĉe Milana Esperanto-Klubo, kie hieraŭ vespere c-ano Giorgio Silfer fermis la Zamenhof-jaron ankaŭ nome de Itala Interlingvistika Centro. Li prelegis pri la biografiaj verkoj rilate al la Majstro, ekde la unua aŭtorita de Edmond Privat jam en 1920, ĝis la lastaj jam en la XXI jarcento, fare de Walter Zelazny respektive Aleksandr Korĵenkov. Apartan angulon kovris alia eminenta gasto, c-ano Carlo Minnaja, kiu koncize prezentis itallingvan antologion pri la zamenhofa verkaro.
Tra la diversaj biografioj oni klare konstatas kiel la aŭtoroj mem perceptis Doktoron Esperanton: ankoraŭ hagiografie ĉe Privat kaj Boulton, finfine kun hebrea horizonto (de Maimon ĝis Banet-Fornalowa), por alveni ĝis pli scienca pritrakto, jen milde negativa (Korĵenkov) jen sociologie pozitiva (Zelazny).
Ĝis la 1970aj la esperantistaron forte influis la priskribo donita de Zamenhof mem per la unua epistolo al Odeso (Borovko), tute taŭga por finvenkisma celo kaj konvena por vidi en esperanto nur komunikilon. Nur ekde la 1980aj la dua epistolo (Kofman) malfermis pli vastan aliron, montrante en la lingvo ankaŭ identigilon. El tio raŭmismo ĉerpis inspiron.
La Konsulo oficiale fermos la jubilean jaron en Ĉaŭdefono, okaze de la Tago de Ĉiuj Pioniroj (14 aprilo 2018).