IJK 2018 okazos en Hispanio

HeKo 645 9-A, 22 maj 17

Unuafoje post pluraj jaroj, dum kiuj TEJO organizis sian kongreson en alia lando aŭ eĉ alia kontinento ol UK (la hanojan escepton kaŭzis la rezigno de ĝia japana sekcio), la Internacia Junulara Kongreso disvolviĝos praktike en la sama lando de la Universala.

La elektita urbo por 2018 estas Badajoz, en Ekstremaduro, ĉe la hispana landlimo kun Portugalio. La elektita semajno, 4-11 aŭgusto 2018, estas unu el la temperature plej varmaj en la tuta jaro. Sed ĉar oni ĉi-jare kongresos en Togolando…

TEJO do akceptis komunan kandidatiĝon de siaj hispana kaj kataluna sekcioj, kvankam “ili ne estas organize fortaj”, laŭ publika deklaro de Antonio del Barrio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.

El la sama deklarinto venas alia informo: “ni esperas ke la kongreso de ILEI de 2018 okazos en Madrido, ĝuste antaŭ la UK”.

(HeKo 645 9-A, 22 maj 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.