Infanĝardeno "La Espero" aktivas en Rumongo

HeKo 807 1-B, 2 mar 23

Interesa didaktika projekto disvolviĝas danke al esperantistoj en Burundio.

Fondite en 2018 sub la nomo “La Espero”, infanĝardeno en Rumongo (69 km sude de Bujumburo, ankaŭ ĉe la lagobordo) gastigas sepdekon da infanoj tri- ĝis kvinjaraĝaj, prizorgataj de kvin geinstruistoj. La lernejeto apartenas al la landa asocio de la Universala.

Bedaŭrinde neniu parolas esperanton, sed la infanoj almenaŭ sukcesas bele kanti “Nigra kato, nigra kato / estas vi”, post panika momento pro la unuafoja renkonto kun blankuloj (el la redakcio de “Heroldo de Esperanto”).

La infanĝardeno ekzistas danke al mecenatoj, plus la kotizoj pagataj de la familioj. Akompaninte la redaktoron, c-ino Ada Florence Iracadukunda promesis verki pli detalan artikolon por HdE.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.