Inkandeska situacio en la Komitato de UEA

HeKo 667 9-A, 16 dec 17

“Ni, ĉiuj komitatanoj, estas respondecaj pri situacio ne eltenebla. Tiuj, kiuj ne volas la komisionon por reekvilibrigado de la elspezoj kaj enspezoj, kaj aparte tiuj 27 komitatanoj, kiuj voĉdonis por la buĝeto kun deficito de 140.000 eŭroj, nun estas morale devigataj redoni el la propra poŝo 5.185 eŭrojn, por ripari al tio, por kio ili voĉdonis” publike deklaris d-ro Renato Corsetti, fingromontrante la kolegojn de A (Arquillos) ĝis Z (Zerbetto). Sed li plu emfazas:

“La tempo de ŝtelado aŭ almenaŭ misuzado de la mono donacita de sinceraj esperantistoj por helpi Esperanton tra la jaroj finiĝis.” Al kio lia kolegino Edvige Tantin Ackermann eĥis: “La situacio estas ne nur simple katastrofa… sed mankas vorto por simple esprimi la sencon.” Eble Marjorie Boulton, granda katamantino, estus proponinta: kataklisma.

Sed la itala komitatanino plu pafas:  MI FORMALE PETAS LA DEMISIOJN DE LA NUNA ESTRARO KAJ ELEKTOJN DUM LA U.K. EN LISBONO.

La vulkanan erupcion en UEA ŝajne prajmis la ĵusa raporto de la elekta komisiono. Dum Corsetti “estas ŝokita de la propono” , Tantin Ackermann pli precizas: “Krom la fakto ke mi kontraŭas la nunan elekton de komitatanoj kaj des pli estraranoj, mi aparte kontraŭas eĉ la elekton de Brunetto Casini al komitatano C. Laŭ mia modesta opinio, Brunetto Casini ne taŭgas en tiuj roloj.”

La krizo de Universala Esperanto-Asocio, krom financa, fariĝas pli kaj pli organiza. La kuspiĝo de la interna minoritato post la anonco ke s-ro Casini (nuna redakcia sekretario de la gazeto eldonata fare de Lexus) povus elektiĝi kiel kasisto, kaj Alex Kadar kiel ĝenerala sekretario, survojas al granda kolizio kun la Fettes-estraro.

Pormomente tamen mankas alternativa propono, nome “ombra registaro”, ĉe la minoritato. Simple okazis konverĝo de neantoj el diverĝaj aloj (Corsetti kaj Buller, ekzemple). Nur kiam ili proponos siajn estraron kaj direktoron, la kondiĉoj maturos por la finkalkulo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.