majo 2022

Arkivo pli gravas ol biblioteko

HeKo 786 4-B, 17 apr 22

Surpriza konkludo de la ĉefa prelego de mag. Ruben Fernandez okaze de la 8a Lingva Kolokvo de KCE, 14-18 aprilo 22: por la kultura heredaĵo de Esperantio arkivoj pli gravas ol bibliotekoj. Ĉi-lastaj ne estas tiel fidindaj, male al arkivoj, kaj la bibliotekonomia evoluo riskas konduki al amaraj perdoj.

KCE bezonas pli ol unu kunordiganton

HeKo 786 5-B, 18 apr 22

La kresko de la prestiĝo de Kultura Centro Esperantista ĉe la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo, la ekspansio de la kursaro kaj aliaj aranĝoj (inkluzive de la afrikaj), la zorgoj pro la administrado de la Esperanto-Domo en Svislando estas triobla pezo por la Komitato kaj specife la ŝultroj de la prezidanto, malgraŭ la helpo de Pro Esperanto kiel regio por la domflegado. Tial sen.

Unua de Majo inspiras transnacian laborkalendaron

HeKo 787 2-C, 1 maj 22

Okaze de la Unua de Majo indas memori ke, en la Esperanta Civito, la kontraktoj kun la stabanoj reguliĝas konforme al dekreto Karibe (16 septembro 2020). La dekreto tamen ne normigas la kalendaron, kiu aparte gravas por la buralistoj kaj la deĵorantoj en misio. Kun ĉi tiuj la vickonsuloj pri financoj kaj internaj aferoj baldaŭ konsultiĝos por fiksi tiun normon.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.