Por TEJO vangofrapo kaj kareso el Bruselo
Kiel antaŭvidite, la Eŭropuniaj institucioj ekfermas la kranon: duono de la financataj junularaj organizoj ne ricevos administran subvencion por 2022: inter ili situas la junulara sekcio de UEA.
Kiel antaŭvidite, la Eŭropuniaj institucioj ekfermas la kranon: duono de la financataj junularaj organizoj ne ricevos administran subvencion por 2022: inter ili situas la junulara sekcio de UEA.
“KCE taksas la rezulton tute bona kaj impresa, eĉ por helpi en la solvo de interkulturaj demandoj. Ekzemple, la enkonduko de “gestures” (p. 16): tre grava, ĉar samaj gestoj ne signifas same en alia socio. Aŭ la eblo uzi vehiklan lingvon (p. 13). Kongrue al la praktikaj celoj de LLAT, mi konsentas eviti miskompreneblajn neologismojn kiel “translanguaging”.
Rusia Esperantista Unio respondis (26 aprilo 2022) per tri alineoj al la demando de la estraro de la Universala pri la sinteno de la landa asocio rilate la militon en Ukrajno. La estraro de REU konsistas el kvin personoj: Aleksandr Lebedev, prezidanto; Svetlana Smetanina kaj Nikolao Gudskov, vicprezidantoj; Irina Gonĉarova kaj Aleksandr Mitin, membroj.
D-ino Perla Martinelli elektis la tekston super kiu laboros la eksperimenta staĝo pri tradukarto, en Kultura Cetro Esperantista, 2-7 aŭgusto 22. Surprize, sed je plena konsento de la staĝanoj, temas pri prozaĵo el la latina lingvo, tamen tradukita jam al la ĉefaj idiomoj en la mondo: la raporto de Plinio la juna pri la erupcio de Vezuvo.
Estas pretaj la programoj de tri katedroj en la Esplora Instituto de Esperantologio. La katedrojn gvidos gec-anoj Giorgio Silfer — literaturo, Alessio Giordano — (plan)lingvistiko, Marie-France Conde Rey — instrumetodiko. Proponita kiel rektoro estas c-ino Lorena Bellotti.
Iom post iom la norda legacio de la Esperanta Civito kreskigas la esperanto-fakon en la publika biblioteko de sia gastiganto, Solidardomo en Stokholmo. La libroj havas plejparte socipolitikan enhavon: ili eniras oficialan katalogon kaj estas prunteblaj pere de ĉiuj publikaj bibliotekoj en Svedio. Do ne temas pri librotombejo.
La delegito de la esperanto-literaturo, c-ano Giorgio Silfer, ne partoprenis en la ĵusaj elektoj por la prezido de la Pac-Komitato de PEN Internacia, car li rimarkis kvar malregulaĵojn en la proceduro, kiuj malvalidigus la rezulton.
La teamo de Esperanta Naturamikaro, kaj specife gec-anoj Manuela Blanco, Giorgio Silfer kaj Antoni Vidal, finredaktis la provizoran programon de la unua Naturamika Kultursemajno en Esperanto, kiu disvolviĝos en Roses (Costa Brava), 2-7 oktobro 2022, kun foriroj sabaton la 8an.
Du recitaloj de Anjo Amika en la programo de Baltiaj Esperanto-Tagoj: la 12an kaj la 15an de julio 2022 en Klaipeda, Litovio. En la dua la kantistino el hungarlingva eduko proponos repertuaron kiu igis ŝin la plej fama en specifa esperantlingva publiko, nome la kristana, per “Dimanĉa koncerto”; preĝejo aŭ kapelo estos akustike plej konvenaj.
Per la hodiaŭa aprobo de la dua dekreto Karibe la Kapitulo perfektigis la normadon de la Civita stabo. La normado ekis en junio 2017 en Rigo per dekreto de la tiama Vickonsulo (elektitoj publike, nomumitoj diskrete por eviti burokration).