Pretas la verko de Ferdinand de Saussure
Se la historio de lingvistiko estus metafore sintezebla per la bildo de klepsidro, en la centra plej mallarĝa punkto, kie la sablo ŝutiĝas de la supra al la suba glaso, certe situus Ferdinand de Saussure. La tuta historio kondukas al li, kaj la tuta historio havos alian kurson, danke al lia “Kurso de ĝenerala lingvistiko.”