La elekta komisiono de la Universala rekomendis ke la estraro elektota post kelkaj tagoj en Bruno restu naŭopo, kiel la eliranta: tio certe estos aprobita, ankaŭ ĉar ekzistas surpluso da kandidatoj, pro la persisto de du elirantaj estraranoj plu rekandidati, spite al la alia rekomendo de la komisiono konfirmi nur kvin el la naŭ elirantaj (el la kvar forpelindaj, du per si mem retiriĝis).
Kontraŭdiri la rekomendon reelektante la du forpelindajn plej probable signifus fiaskigi du el la novuloj (Sean O’Riain, István Szabolcs, Miora Raveloharison kaj Zdraka Boytcheva). Tial ke ambasadoro O’Riain estas tre inda vicprezidonto (ĉu eĉ prezidonto en posta mandato?) kaj s-ro Szabolcs estas la sola kandidato por responsi pri financoj, voĉdoni por Lo Jacomo kaj/aŭ Wandel signifas preferi (i)lin al la sinjorino(j), plej verŝajne.
Sed la reelekto de tiuj taksitaj kiel forpelindaj signifus ankaŭ konfirmi sep el la naŭ elirantaj, nome esprimi ĝeneralan ŝaton pri la laboro de la nuna estraro, dum la lastaj tri jaroj, do longigi la vivon de la ĝisnuna teamo, kun la alta risko de la neakceptebla elimino de virino(j).
La strategia implico pri Lo Jacomo kaj Wandel estus la oportuno (mal)havi kontraŭulon al la vendo de roterdama domo respektive israelan ŝtatanon en la estraro.
La tuto aspektas kiel interesa testo pri la fortorilatoj kadre de la sovetieca balotsistemo kaj pri la ŝanco dribli tiun sistemon. La vetprognozo ne inklinas favore al la persistantoj: 1,5 je 1 por la senŝanĝa listo de la elektokomisiono, 3 je 1 por la eliminindaj laŭ ĝi.
(Verda Bukmekro)
Komentoj
20a Jul 2025 Dim - 19h08
Demokratio en UEA similas al tiu en EU; kaj la decidantaj funkciuloj en Roterdamo estas same arbitre elektitaj de klanoj kaj klikoj kiel tiuj en Bruselo. Ambaŭ tiuj du kreaĵoj estas kondamnitaj al kolapso kaj morto. Ursula von der Leyen kaj la komisiono kaj la parlamento en Strasburgo estas ĉirkaŭitaj de 50.000 lobiistoj kiuj flugas ĉirkaŭ ili kiel muŝoj ĉirkaŭ fekaĵo… Roterdamo tute ne estas alloga por lobiistoj nuntempe, tamen jes pasintece. Kiun interesas nun kio okazos kun UEA estonte? Kiu zorgas pri tio kiu ludas la unuan violonon en tiu bankrotinta orkestro?
Aldonu komenton