Interlingvistika seminario apud la Garda lago

HeKo 710 5-B, 30 maj 19

La “kreskanta produkta platformo” de la Civita konsorcio realigis plian servon. Kunlabore kun la privata lernejo LEST, Itala Interlingvistika Centro organizis la 1an Interlingviskan Seminarion, sub la gvido de prof. Giorgio Silfer kaj kun la asisto de d-ino Lorena Bellotti.

La unutaga seminario (25 majo 19) arigis dekon da personoj, grandparte itallingvaj instruistinoj. “Un seminario veramente interessante!” diris Mariarosa Zanoli, profesorino pri historio kaj filozofio en loka liceo, fine de la aranĝo. Al ŝi eĥis Nancy Lembrechts, instruistino pri nederlanda, angla kaj itala lingvoj: “E” stata una bella giornata, era molto interessante. Grazie ancora.”

Duone sukcesa el kvanta vidpunkto, la seminario estis kvalite altnivela: “C-ano Silfer kapablas doni tre riĉan panoramon, enmetante tre valorajn glosojn kaj detalojn, aldone al ĝenerala fadeno kiun li neniam maltrafas”, komentariis c-ino Bellotti. Alia partopreninto emfazis, ke “ni atingis la lunĉotempon sen minimuma laciĝo post tri tamen intensaj horoj”.

Laŭ la seminariestro, pli modeste, granda merito apartenas al planlingvistiko mem, kies enhavo kapablas ĉiam fascini la novulojn.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.