Interna flegado de apartamentoj en Ĉaŭdefono

HeKo 552 2-B, 15 feb 14

Tutmonata interna flegado de la nemoveblaĵoj en Ĉaŭdefono, zorge de fondumo Pro Esperanto kiel regio, finiĝis hodiaŭ. La apartamento Elfonesto (proprieto de LF-koop) estis reviziata en siaj higienaj kaj elektraj sistemoj. La Esperanto-Domo (proprieto de KCE) ricevis tri restrukturajn projektojn.

Sur la unua etaĝo en la apartamento Ripoza (triĉambra dormejo kun komunaj banejo kaj necesejo) la preskaŭ 20-jara kajuto el metalo definitive eksiĝis. Anstataŭ ĝi metie talenta volontulo konstruis tute novan, solidan duŝejon, kun italaj kaheloj. Vidalvide, la apartamento Privata estis komplete refarbita, kun riparoj en diversaj partoj (precipe la banĉambro), post la 14-monata restado de la paro Rooke-Liu. Ŝanĝoj koncernis ankaŭ la meblaron: la Privata nun taŭgas por luigo laŭsemajna aŭ laŭmonata, ĉu al tri personoj kun unuopaj ĉambroj kaj komunaj servoj (interalie vasta, loĝebla kaj bone ekipita kuirejo), ĉu al kvinopa familio (ekzemple gepatroj, du infanoj, avino).

Sur la teretaĝo estis kahelumita la planko de la kontora necesejo, uzata ankaŭ de porokazaj luantoj de la kantino. La materialo estis donacita de luksa palaco renovigita en Ĉaŭdefono. La alia necesejo, apud la libroservo, restas uzebla nur por gardi higienaĵojn: tial ke jam ekzistas lokalo nomata la Gardejo, kaj ĉi tiu necesejo vekas pli miron ol admiron, ekde nun ĝi nomiĝas la Mirejo.

La 10an de aŭgusto 2014 la Nova Salono, ĉe la terasa etaĝo, estos oficiale “baptita” je la nomo de Claude Piron (1931[1943]-2008).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.