Internacia Literatura Konkurso Abritus EKRA 2017

HeKo 635 1-B, 23 feb 17

Ankaŭ ĉi-jare la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado (Bulgario) anoncas jam tradician internacian literaturan konkurson, por originalaj esperantaj poezio kaj humuro.

La sendotaj verkoj estu komputile skribitaj kaj per pseŭdonimo subskribitaj. Ili ne estu publikigitaj. La nomon kaj adreson la partoprenantoj sendu en aparta koverto, se per ordinara poŝto, aŭ per alia mesaĝo, se per komputilo.

Poŝtadreso: Esperantista Domo de Kulturo, strato Sveti Kliment 36, ap. 1, BG-7200 Razgrad.
Retadresoj: esperanto_razgrad ĉe mail.bg (por sendi verkon) kaj ekra_razgrad ĉe mail.bg (por pseŭdonimo kaj adreso).

La limdato estas 31 majo 2017. La rezultojn oni anoncos kadre de la tradicia festo ABRITUS, 9-11 junio 2017.

La premiitaj verkoj aperos en “Literatura Foiro” aŭ “Bulgara Esperantisto” aŭ “Esperantista Tribuno”.

(HeKo 635 1-B, 23 feb 17)
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.