Internacia literatura konkurso EKRA-2009

HeKo 382 3-B, 11 feb 09

Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, Razgrado, invitas al partopreno en internacia literatura konkurso pri poezio kaj humurajhoj, originale verkitaj en esperanto pri libera temo, EKRA-2009.

La verkoj estu ĝis nun ne publikigitaj en periodaĵoj, premiitaj en aliaj konkursoj aŭ afiŝitaj en interreto. Ilin oni sendu, subskribinte per pseŭdonimo, po tri ekzempleroj al la organizanto: Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, str. Sv. Kiliment 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad, Bulgario. La nomo kaj la adreso de la aŭtoro estu en aparta fermita koverto, subskribita per la sama pseŭdonimo.

La ĵurio kunsidos la 10an de junio 2009. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en la revuo “Literatura Foiro” kaj en la bulteno “Esperantista Tribuno”. La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo “Abritus-2009” (tradicie organizata kunlabore kun  “Literatura Foiro”) en Razgrado, la 12-14an de junio 2009.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.