Internacia literatura konkurso EKRA-2012

HeKo 498 8-B, 13 jan 12

Esperantista Domo de Kulturo „D-ro Ivan Kirĉev” – Razgrado (Bulgario) invitas al partopreno en la 22a Internacia literatura konkurso pri poezio kaj humuraĵoj, originale verkitaj en esperanto je libera temo. La verkoj ne devas esti ĝis nun publikigitaj en la gazetaro, afiŝitaj en interreto aŭ partoprenintaj en aliaj konkursoj.

Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseŭdonimo, oni sendu ĝis la 30a de majo 2012 en tri ekzempleroj al la organizantoj: Esperantista Ddomo de Kulturo „D-ro Kirĉev”,str. „ Sv. Kliment” 36 ap.1, BG-7200 Razgrad, Bulgario.

La nomo kaj adreso de la aŭtoro devas esti en aparta fermita koverto, surskribita per la sama pseŭdonimo. Verkojn oni povus sendi rete al la retadreso esperanto_razgrad [ĉe] mail [punkto] bg (esperanto_razgrad[at]mail[dot]bg) , kaj la pseŭdonimojn al la adreso ekra_razgrad [ĉe] abv [punkto] bg (ekra_razgrad[at]abv[dot]bg) .

La anonco de la rezultoj kaj premiado okazos kadre de la kultura festo EKRA, 8-10 junio 2012 en Razgrado. Premitaj verkoj aperos en la periodaĵoj ”Literatura foiro” kaj “Esperantista Tribuno”.




Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.