La 21an de februaro oni festas la Internacian Tagon de la Denaska Lingvo, proklamitan de Unesko en 1999. Ĉi tiu tago estas dediĉita al la promociado de lingva diverseco kaj al la protekto de la denaskaj lingvoj, havante siajn radikojn en la tumultoj de la 21a de februaro 1952 en Dako, tiama Orienta Pakistano (nun Bangladeŝo). En tiu tago, studentoj manifestaciis por la agnosko de la bengala kiel oficiala lingvo de Pakistano, kontraŭ la volo de la tiama registaro, kiu akceptis nur la urduan. La protesto kaŭzis la morton de pluraj studentoj, kiuj iĝis martiroj por la rajto paroli sian denaskan lingvon, kaj tio inspiris tutmonde la movadon por la lingvaj rajtoj.
La koncepto de denaska lingvo ludas esencan rolon ankaŭ por Esperantio, sed en alia formo. Se por la aliaj lingvoj la denaskuloj estas la ĉefaj transdonantoj de lingva kulturo kaj tradicioj, en la kazo de Eo ilia ekzisto ĉefe atestas la vivecon de la lingvo kaj la ekziston de plurlingvaj familioj kie du aŭ pli idiomoj kunestas.
La Esperanta Civito, en sia raŭmisma aliro, emfazas la gravecon de esperanto kiel kultura kaj identiga trajto de transnacia komunumo. Nia konsorcio traktas la esperanto-komunumon kiel minoritatan diasporon, kies komunaj lingvo kaj moroj muldas apartan kulturon kun la tipaj trajtoj de minoritata lingvoetno – aŭ prefere lingva “demos”. Per tio ni aparte subtenas la ekeston kaj ekziston de esperantlingvaj familioj, kongrue kun la ideo ke esperanton oni jam vivas per si mem, kaj nia tasko konsistu en tio, ke ni transdonu ĝin al la venontaj generacioj.
En ĉi tiu kunteksto, la Internacia Tago pri la Denaska Lingvo estas okazo por pripensi la rolon de esperanto en la promocio de lingva diverseco kaj kultura ri¤eco.
La Esperanta Civito, per siaj eventoj kaj projektoj, strebas montri la viglecon de nia komunumo kaj nian mesaĝon al la mondo: laŭ Baghy, esti ne signifas vivi, sed vivi ja signifas esti.
(Alessio Giordano, vickonsulo pri klerigado)