Internacia Tago de la Familio

HeKo 390 6-C, 14 maj 09

Karaj gecivitanoj,

Morgaŭ, la 15an de majo, estos la Internacia Tago de la Familio. Okaze de tiu tago, ĉiu komunumo, lando, pripensas kion fari por la progreso de la familio, por ĝia feliĉo; por solvi la problemojn, la krizon de la familio, tiu grava baza elemento de la socio.

Ni konstatis, ke pli kaj pli la familio ne plu estas unueca, solidara. Pli kaj pli regas individuismo. Eble interŝanĝado de ideoj pri la familio estus bona kaj helpus. Jen kiel okazos la Internacia Tago de la Familio en Kamerunio.

Kompreneble, estos prelegoj pri la jara temo. La ĉi-jara temo unu fojon plie emfazas la rolon de la virino kiel ĉefa, grava aganto en la familio, por ĝia feliĉo… Krom la prelegoj, estos inaŭgurita nova “Centro por Promocio de la Familio”; kaj por fermi la eventon okazos la plej interesa. Efektive, ekde kelkaj jaroj, la ministr(in)o pri socialaj aferoj okazigas kolektivan edziĝon de cent paroj. Temas pri paroj (viro kaj virino) kiuj vivas kune de longa tempo, havas infanojn, sed ne pensas pri (aŭ forgesas) edziĝi. Do, la ministro opinias ke se ili povas vivi kune en sama domo, kial do ne edziĝi? Tial, ŝi instigas tiajn parojn enskribiĝi sur la listo de la edziĝontaj, ĝis ili atingas cent. La 15an de majo, urbestro edzigas ilin kolektive, kaj estas publika festo, finance kaj materie organizita de la Registaro. La invititoj de la geedzoj manĝas, trinkas kaj dancas. Tio impresis min, tial mi volis sciigi tion al aliaj. Eble oni agas same en via lando?

kore kaj civitane,
Chamberline Nguefack Zedong,
vickonsulo pri socialaj aferoj kaj tria mondo

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.