Interreto en la elektoj por la Senato

HeKo 492 6-C, 7 okt 11

Konforme al la rekomendo aprobita de la Senato dum la lasta parlamenta sesio, interreto estos uzata unuafoje okaze de Civita baloto. Temos pri du specifaj uzoj.

Unue, la speciala numero de “Heroldo de Esperanto” iros perrete en PDF-formato al ĉiuj gecivitanoj kiuj ĝin petos: sufiĉos mesaĝo al <heroldo ĉe esperantio.net>. Limdato por la peto: 30 oktobro 2011, je 12h00 (svisa tempo).

Due, estos starigita unu virtuala balotejo, al kiu rajtos sendi sian balotilon perrete ĉiuj gecivitanoj kiuj petos tion: sufiĉos mesaĝo al <registro ĉe esperantio.net>. Limdato por la peto: 30 oktobro 2011, je 12h00 (svisa tempo). Atenton! Rajtas voĉdoni rete nur tiuj kiuj petas tion antaŭ la indikita dato.

Ekster tiu ebleco, la civitanaro voĉdonos per ordinara poŝto aŭ per rekta alesto en fizika balotejo dum la tago de la elektoj (15 decembro 2011). La balotejoj estos en Malago (ES), Angulemo (FR), Ĉaŭdefono (CH), Milano (IT), Razgrado (BG), Stokholmo (SE), Buĵumburo (BI), Kongolando, Lomeo (TG), Meksiko, Venezuelo, Nepalo. Entute dek tri balotejoj, inkluzive de la virtuala (en 2006 ili estis nur ok, sed evidente la civitanaro plimultiĝis).

(komuniko el la Kapitulo)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.